Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fontane * Dich ruf ich Germana Arg-585-289 2005-02-09 10:50 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Vin vokas mi Esperanto 1986-12-19 Arg-586-289 | MR-198-2 2005-02-09 11:08 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
Vin vokas mi

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mizera kano estas mi
Kun pensoj kaj kun sentoj
Ŝanceliĝantaj tien ĉi
Kaj tien en la ventoj.
 
Vin vokas mi; ĉar estas de
Vi mem gardata ĉio,
Fortigu mian koron, ke
Mi ne perdiĝu, Dio.
 
Mi petas Vin, Sinjoro, pri
La fort’ al mi mankanta,
Alie estingiĝu ĉi
Vaglum’ sur marĉ’ flagranta.
 
Traduko de la Germana poemo "Dich ruf ich"
de Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1986-12-19.