Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sovaĝa kaŝtano Esperanto 2004-06-02 Arg-578-284 | MR-420-1a 2005-02-12 23:29 Manfred nur tiun forigu
Peter Huchel * Wilde Kastanie Germana Arg-577-284 2005-02-12 23:29 Manfred nur tiun forigu

Peter Huchel,
Wilde Kastanie

 

Peter Huchel,
Sovaĝa kaŝtano

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nicht eßbar, doch voll braunem Knallen,   Ĝi ne manĝeblas, sed ĝi knalas,
wenn sie die Magd ins Feuer drückt,   se oni enfajrigas ĝin;
die liebste Beere wohl von allen,   aŭtune, kiam ĝi defalas,
nach der das Kind im Herbst sich bückt:   infanoj por ĝi klinas sin.
sie hängt in rauher Stachelschale   Ĝi pendas en pikila ŝelo,
und unterm breiten Blättestern,   tro fore por malgranda man’,
zun groß für eine Amselkralle   ŝirmite sub folia stelo,
und für die kleine Hand zu fern.   ne povas pluki ĝin infan’.
 
Doch wenn der Sturm der roten Blätter   Sed kiam en aŭtun-vetero
bis in die alten Wipfel stößt,   ŝtorm’ skuas arbojn ĝis kulmin’,
im raschelnden Oktoberwetter   kaj araneoj tra l’ aero
die Spinne aus dem Netz sich löst,   de l’ vento forportigas sin,
dann springen braun Kastanienbälle   eksaltas pilkoj de kaŝtano
von allen Ästen der Allee,   de ĉiuj branĉoj de l’ ale’,
sie rollen von des Windes Kelle   pelite de la venta mano
getrieben hin auf der Chaussee.   ruliĝas jen sur la ŝose’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Peter Huchel (*1903-04-03 - †1981-04-30).
  Traduko de la Germana poemo "Wilde Kastanie"
de Peter Huchel (*1903-04-03 -
†1981-04-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-06-02.