Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Feliĉa navigado Esperanto 1984 Arg-542-268 2013-02-26 15:11 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Barnickel Feliĉa veturo Esperanto 1983 Arg-544-268 2013-07-20 12:20 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Feliĉa veturo Esperanto 1983-10-13 Arg-541-268 | MR.-102-2 2004-09-09 09:12 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Glückliche Fahrt Germana Arg-540-268 2004-09-09 09:10 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa veturo

 
tradukita de Wilhelm Barnickel
 
Nebul' disŝiriĝas,
Ĉielo heliĝas.
La timan ligilon
Malnodas Eol'.
Susuras la ventoj,
Ekagas ŝipistoj.
Rapidu! Rapidu!
La ondoj partiĝas,
La for' proksimiĝas.
Vidiĝas la land'.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Wilhelm Barnickel (*1921-09-02)
en 1983.

Tiun ĉi poem-tradukon sendis al mi,
Manfred Retzlaff, en 1984 mia fervojista
kolego Willi Barnickel (Tiroler Str. 12b,
D-60596 Frankfurt am Main, Germanujo).
La lastan linion de la poemtraduko mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09
pliĝustigi; ĉar s-ro Barnickel erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "landon".
Kaj la akuzativa finaĵo "-on" ne estas
eliziebla (ellasebla).
 
1) Sinjoro Barnickel origine skribis:\\Jam
vidas mi land'.\\(Sed tie mankas la
akuzativa formo "landon".)