Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Erinnerung Germana Arg-457-232 2004-04-23 12:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Memoro Esperanto 1984-04-23 Arg-458-232 | MR-091-2 2004-04-23 11:58 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Memoro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1
 
Susuradas foliaro,
Flugas birdo en la for';
Fluas akvo de l' montaro',
Hejmen tiras min la kor'.
 
Laste, dum mi sonĝis iel,
La hejmlandon vidis mi;
Ĝi min salutadis tiel!
Ploris mi pro tio ĉi.
 
Tie ĉi en fremda lando,
Homoj, domoj, ĉio ĉi,
Marbruado ĉe la strando,
Sonĝa ŝajnas ĝi al mi.
 
2
 
La foraj hejmaj montoj,
La alta kvieta dom',
La susurantaj fontoj
Kaj kelka amata hom',
La gekaruloj ĉiuj,
Gefratoj kaj patrin',
salutas ree tiuj
En luna nokto min.
 
Traduko de la Germana poemo "Erinnerung"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-04-23.