Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Der arme Peter Germana 1817-1821 Arg-421-214 2004-03-15 00:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La mizera Petro Esperanto 1984 Arg-422-214 | MR-120-1 2004-03-15 00:00 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La mizera Petro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1
Dancante turnas ĝoje sin
Johan’ kaj Margareto.
Sed mutas Petro jen sen in’
Kaj palas kiel kreto.
 
Nun festas tre pompe la paro ĉi
En la geedziĝ-ornamaĵo,
Sed Petro mordas la ungojn al si
Kaj iras en simpla vestaĵo.
 
La Petro parolas mallaŭte al si,
Aflikte rigardas ĉion:
Se estus ja ne raciema mi,
Mi farus al mi ion.
 
2
»En mia brusto sidas ve’,
Ĝi volas min disigi:
Elteni ĝin mi povos ne,
Ĝi volas min mortigi.
 
Pelata al la karulin’
Mi estas kun espero;
Sed kiam mi ekvidas ŝin,
Forpelas min sufero.
 
Ĝis monto-supro iras mi,
Sur kiu homoj foras;
En la solec’ pro emoci’
Malĝoje mi ekploras.«
 
3
Mizera Petro iras jen
Tre lante, pala pro ĉagren’;
La homoj, kiuj vidas lin,
Surstrate eĉ haltigas sin.
 
Knabinoj flustras inter si:
»Eliris el la tombo li.«
Aĥ ne, fraŭlinoj karaj vi,
Sin entombigos tiu ĉi.
 
Plej bona estas tio ĉi,
Ĉar sian inon perdis li,
En tombon li kuŝigu sin
Kaj dormu ĝis la monda fin’.
 
Traduko de la Germana poemo "Der arme
Peter" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
romancoj“, n-ro IV.