Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Der arme Peter German 1817-1821 Arg-421-214 2004-03-15 00:01 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo La mizera Petro Esperanto 1984 Arg-422-214 | MR-120-1 2004-03-15 00:00 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
La mizera Petro

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
1
Dancante turnas ĝoje sin
Johan’ kaj Margareto.
Sed mutas Petro jen sen in’
Kaj palas kiel kreto.
 
Nun festas tre pompe la paro ĉi
En la geedziĝ-ornamaĵo,
Sed Petro mordas la ungojn al si
Kaj iras en simpla vestaĵo.
 
La Petro parolas mallaŭte al si,
Aflikte rigardas ĉion:
Se estus ja ne raciema mi,
Mi farus al mi ion.
 
2
»En mia brusto sidas ve’,
Ĝi volas min disigi:
Elteni ĝin mi povos ne,
Ĝi volas min mortigi.
 
Pelata al la karulin’
Mi estas kun espero;
Sed kiam mi ekvidas ŝin,
Forpelas min sufero.
 
Ĝis monto-supro iras mi,
Sur kiu homoj foras;
En la solec’ pro emoci’
Malĝoje mi ekploras.«
 
3
Mizera Petro iras jen
Tre lante, pala pro ĉagren’;
La homoj, kiuj vidas lin,
Surstrate eĉ haltigas sin.
 
Knabinoj flustras inter si:
»Eliris el la tombo li.«
Aĥ ne, fraŭlinoj karaj vi,
Sin entombigos tiu ĉi.
 
Plej bona estas tio ĉi,
Ĉar sian inon perdis li,
En tombon li kuŝigu sin
Kaj dormu ĝis la monda fin’.
 
Translation of the German poem "Der arme
Peter" by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1984.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
romancoj“, n-ro IV.