Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Du fratoj Esperanto 1984-01-27 Arg-420-213 | MR-119-1 2004-03-14 13:39 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Zwei Brüder German 1817-1821 Arg-419-213 2004-03-14 13:34 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Du fratoj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Sur la monta pint’ situas
Noktvelite la kastel’;
Sed envale triste bruas
Fulmaj glavoj en malhel’.
 
Estas fratoj batalantaj
Furioze en duel’,
Per la glavoj sin batantaj.
Kial tiu ĉi kverel’?
 
La kverelo incendiĝis
Per rigardo de grafin’;
Ambaŭ arde enamiĝis
Al la bela nobelin’.
 
Sed al kiu el la fratoj
Ŝia kor’ alturnu sin?
Cerbumado ne, nur batoj
De la glav’ decidos ĝin!
 
Estas ili skermadantaj
Furioze kontraŭ sin.
Gardu vin, ĉar kaŝ-irantaj
Fi-demonoj trompos vin!
 
Ve, vi sangaj uloj frataj!
Ve, vi sang-avida val’!
Ambaŭ estas mortigataj
De la aliula ŝtal’.
 
Forbloviĝis la jarcentoj
Post terura la duel’;
Entombiĝis multaj gentoj,
Ruiniĝis la kastel’.
 
Sed en jena val’ senbrua
Dum la nokto demonar’
Ĉirkaŭiras, je l’ dekdua
Ekbatalas la frat-par’.
 
Translation of the German poem "Zwei
Brüder" by Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1984-01-27.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
romancoj“, n-ro III.