Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktobra lido

 
tradukita de Richard Schulz
 
Folioj falas en nebul'.
Ni vinon nun gustumu!
La grizan tagon kune ni
Orumu, ja orumu!
 
Kaj turbulentas la veter'
Kristane aŭ pagane,
La Tero estas ja la Ter':
La vento bruas vane.
 
Kaj plendas iam ajn la kor', -
Tintigu ni la glasojn!
Ni scias ja, bravega kor'
Ne timas embarasojn.
 
Folioj falas en nebul'.
Ni vinon nun gustumu!
La grizan tagon kune ni
Orumu, ja orumu!
 
Aŭtunas, sed atendu nur,
Atendu iomete!
Printemp', violoj kaj ĉiel'
Ridados ĉiuj vete.
 
Ebriaj tagoj ekas nun.
Ne volas ni enui.
Ni volas ilin, kara ul',
Elĝui, ja elĝui.
 
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.