Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Clarence Bicknell La Sekreto de Amo Esperanto Arg-2124-1047 2014-06-08 19:12 Manfred nur tiun forigu
William Blake * Love's secret Angla Arg-2123-1047 2014-06-08 19:13 Manfred nur tiun aldonu

William Blake,
La Sekreto de Amo

 
tradukita de Clarence Bicknell
 
Ne esprimu vian amon;
Amo estas nedirebla;
La venteto dolĉe spiras
En silento nevidebla.
 
Mian amon mi esprimis;
Ĉion el la koro diris;
Ŝi, malvarma kaj tremanta,
Kun timego tuj foriris.
 
Baldaŭ post foriro ŝia,
Vojaĝanto tien venis;
Nevidebla kaj silenta,
Per ekĝem’ li ŝin forprenis.
 
Traduko de la Angla poemo "Love's secret"
de William Blake (*1757-11-28 -
†1827-08-12) en Esperanton de
Clarence Bicknell.

Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.