Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adela Schafer Ho Normandi' Esperanto Arg-2087-1029 2014-05-29 17:28 Manfred nur tiun forigu
Frédéric Bérat * Ma Normandie Franca 1837 Arg-2086-1029 2014-05-29 14:20 Manfred nur tiun aldonu
Tony Provencher My Normandy Angla Arg-2088-1029 2014-05-29 19:58 Manfred nur tiun aldonu

Frédéric Bérat ,
Ho Normandi'

 
tradukita de Adela Schafer
 
Ho, ĉe l' reven' de la printempo
post vintra frost' kaj malvarmec'
en mia bela franca lando
la suno brilas en helec'.
Ho, kiam ĉio reverdiĝas,
la hirundar' al Normandi'
revenas, - dum ni malĝojiĝas,
naskiĝolando kara, nur pro vi!
 
Mi konas Svislandeton belan
kun ĝia neĝomontĉenar',
en Italuj' ĉielon bluan,
Venizon kun la gondolar'.
Sed vidis landon mi nenie
similan al la Normandi';
feliĉa mi nur estis tie
ĉe vi, naakiĝolando, nur ĉe vi!
 
En ĉiun vivon venas horo,
en kiu ĉesas la revad';
bezonas tiam ĉiu koro
konsolon per la memorad'.
Se ĉesos mia kantinspiro,
mi venos tuj, ho Normandi',
al vi, pro mia korsopiro.
Naskiĝolando kara estas vi!
 
Traduko de la Franca poemo "Ma Normandie"
de Frédéric Bérat en Esperanton de
Adela Schafer (plumnomo: Ad. Ŝefer,
*1865-02-11).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukintino vidu
la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louisa_Frederica_Adela_Schafer.