Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Agnes B. Deans La Skaja boatkanto Esperanto Arg-2083-1027 2014-05-28 12:09 Manfred nur tiun forigu
Sir Harold Boulton * The Skye Boat Song Angla Arg-2082-1027 2015-01-21 17:49 Manfred nur tiun aldonu

Sir Harold Boulton,
La Skaja boatkanto

 
tradukita de Agnes B. Deans
 
Iru, boat', kiel bird' en flugad'
El nia sabla kaj',
Portu la princon mem en irad'
Sur la ondar' al Skaj.
 
Bruas tondrad', blovas venteg',
Saltas la ondegar',
Haltas sen tim' pro la muĝeg'
Nia malamikar'.
 
Ĉe la boat' muĝas la mar',
Ocean' estas reĝa lit'.
Lia lulil' estos l' ondar'
Kaj Florin' gardos lin.1)
 
Granda homar, plena de fort'
En la batalmaten',
Antaŭ maten', jam en la mort'
Kuŝis sur Kuloden'.2)
 
Ne staras plu nia hejmar'
Kaj dispeliĝis ĝi.
Tamen al ni, sia anar',
Karlo revenos li.3)
 
Traduko de la Angla poemo "The Skye Boat
Song" de Sir Harold Boulton (*1859 -
†1935-06-01) en Esperanton de Agnes
B. Deans.

Tiu ĉi kanto-traduko troveblas en
http://eo.wikisource.org/wiki/La_Skaja_Boatkanto.
Pri la origina kanto-versio vidu la retejon
http://www.educationscotland.gov.uk/scotlandssongs.
 
1) Florin' = Flora,\\la heroino Flora MacDonald.
2) = Culloden, la loko, kie la Jakobanoj
estis venkitaj en 1745.
3) Karlo = Princo Charles Edward Stuart