Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Bernd Hasecke * En okcidento nun ruĝe Esperanto Arg-2030-1004 2014-05-05 11:37 Manfred only this remove

Bernd Hasecke,
En okcidento nun ruĝe

 
En okcidento nun ruĝe
Arda subiras la sun',
Baldaŭ leviĝos senmuĝe
Pala en brilo la lun'.
 
Kantis la birdoj laŭ sperto
Dum la somera lum-fest',
Dormas nun post la koncerto
Jam en kaŝita la nest'.
 
En la vesperaj aeroj
Ĉiu silentas viv-son',
Pri plenumotajj esperoj
Sonĝas la roza burĝon'.
 
Author of this Esperanto poem is Bernd
Hasecke (*1928-12.29 - †2008-02-05).

La poemo estas kantebla laŭ la melodio
de la kanto "Seht, wie die Sonne dort
sinket.. ". La teksto de tiu ĉi kanto
legeblas en http://www.volksliederarchiv.de/text2814.html.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/susserdi.html
kaj en http://www.youtube.com/watch?v=brapUYB5n20.
La muzik-notoj legeblas en
http://www.hymnary.org/text/seht_wie_die_sonne_dort_sinket.