Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hausmann, Manfred Der Wasserfall Germana Arg-1992-987 2014-04-07 16:37 Manfred nur tiun aldonu
Jiǔ Líng, Zhāng * Hú kǒu wàng lú shān pù bù shuǐ ĉina Arg-1990-987 2014-04-04 19:34 Manfred nur tiun aldonu
Linping, Xiong La akvofalo Esperanto Arg-1991-987 2014-04-03 10:44 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred La akvofalo Esperanto 2013-12 Arg-1993-987 2014-04-07 16:42 Manfred nur tiun forigu

Zhāng Jiǔ Líng,
La akvofalo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Blinde sin ĵetas purpur' akvofala
en la abismon tie ĉi.
Kaj disiĝas la ruĝo kaj pala
akvofumo eliĝas el ĝi.
De l' altej' nebulvualo
subeniĝas tie ĉi,
ĝi ruliĝas tra la valo,
de la arboj gutas ĝi.
Glime sur la ŝaŭm' ŝvebanta
estas arko el odor'
kaj la akvo estas bruanta
kvazaŭ tondro en la for'.
El la verdo de l' arbaro
rokoj supren levas sin.
La prafort' de l' vivantaro
bolas jen en la ravin'.
 
Traduko de la ĉina poemo "Hú kǒu wàng
lú shān pù bù shuǐ" de Zhāng Jiǔ
Líng en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2013-12.