Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich von Bodenstedt Der Tod des Dichters Germana Arg-1918-951 2013-12-15 20:30 Manfred nur tiun forigu
N. N. 77 Der Tod des Dichters Germana Arg-1919-951 2013-12-15 20:59 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 76 Der Tod des Dichters Germana Arg-1916-951 2013-12-15 10:41 Manfred nur tiun aldonu
Konstantin Gusev La morto de la poeto Esperanto Arg-1917-951 2013-12-15 10:56 Manfred nur tiun forigu
Михаил Лермонтов * Смерть поэта Rusa Arg-1915-951 2013-12-15 10:39 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Лермонтов,
Der Tod des Dichters

 

Михаил Лермонтов,
La morto de la poeto

 
tradukita de Friedrich von Bodenstedt   tradukita de Konstantin Gusev
 
Der Dichter wollte seine Ehre rächen,   Pereis li, poet' de justo,
Die er durch giftges Wort verletzt geglaubt,   Murdita per la kalumni',
Da traf ihn selbst das Blei, sein Herz zu brechen,   Kun peza plumbo en la brusto
Zu beugen sein gewaltig Haupt…   Kaj venĝavido mortis li! ...
…Und Manche jetzt frohlocken, daß er fiel,   Ne povis la animo luma
Und rühmen gar den Mörder, der sein Ziel   Subiĝi al la malhonor',
So gut getroffen, und im kalten Muthe,   Li sola kontraŭ fals' monduma
Fest, ohne Zittern, that den Mörderschuß,   Ribelis ... Kaj li estas for!
Der unser Land geröthet,mit dem Blute   Murdita! ... Do por kio ploroj,
Des liederreichen Genius…   De l' povraj laŭdoj tarda ĥor'
... Ein Abenteurer kam er aus der Ferne,   Kaj sinpravigoj de l' sinjoroj?
Er nahm kein Herz mit sich, ließ keins zurück —   Pro fato li jam estas for!
Rang sucht' er bei uns, Titel, Ordenssterne,   Kaj ĉu ne vi kolere pelis
Denn unverständlich war ihm andres Glück,   La noblan kanton de liber',
Er fand was er gesucht in unsrer Mitte,   Elblovi incendion celis
Er fand bei uns ein zweites Vaterland –   El la ĵaluzo -- nur fajrer'?
Sein Dank war: daß er sonst auf jedem Schritte   Do ĝoju ... Mutas bardo nia,
Was ihm begegnete, verächtlich fand.   La bonon rompis la malbon'.
Fremd blieb er unsrer Sprache, unsrer Sitte,   Ne lumas plu la stel' genia,
Das Volk war ihm ein Gegenstand des Hohnes,   Forvelkis la solena kron'.
Er suchte keine Gunst als die des Thrones...   Murdinto lia senkompata
    Ekpremis feron de la ĉan',
    La koro vanta batis glate,
    Neniom tremis tiu man'.
    Kaj ĉu ne miro, ĉu ne strango?
    Pelata per la sort' migrant',
    Nomadis li en nia land'
    En serĉo de feliĉ' kaj rango,
    Ofende mokis pli kaj pli
    De nia tero lingvon, moron
    Kaj malestimis nian gloron,
    Ne sciis en la sanga horo,
    Sur kion levis sian manon li! ...
    En tombo kuŝas jam la bardo,
    Samkiel tiu, kiun li kun ardo
    Prikantis sorĉe en la versroman' --
    Kantisto de bonkoro kaj bonfarto
    Murdita per la senkompata man'.
    Por kio de la pac' kaj simplo vilaĝloka
    Enpaŝis mise li al la mondum' sufoka
    Por la sincera sent' kaj liberema saĝ'?
    Por kio premis li la malamikajn manojn,
    En la envia rond' serĉante la kompanojn,
    Li, kompreninta homojn de l' junaĝ'?...
    Anstataŭ simpla kron' al li surmetis ili
    La kronon dornan, nur kun laŭro por ornam' --
    Ĝi devas kvazaŭ ĉiam brili,
    Sed kaŝe piki, piki jam;
    Venenis liajn lastajn horojn frido,
    Malica flustro mokis lin, kaj jen
    Li mortis kun la vana venĝavido,
    Kun kaŝa disreviĝo kaj ĉagren'.
    La kantoj de mirinda brilo
    Ne sonas jam sub la ĉiel',
    Malhelas lia mortazilo,
    Surbuŝe kuŝas la sigel'.
    Kaj vi, arogaj heredantoj
    De la gepatroj malhonestaj, nun
    Tretantaj per la fiaj sklavaj plandoj
    La familiojn, kiujn lasis la fortun'!
    Vi en avida ar' starantaj ĉe la trono
    Ekzekutistoj de genio, glor', liber',
    Kaj gardas vin la leĝo, kiel krono,
    Silentu antaŭ vi la justo kaj la ver'!
    Sed estas dia juĝ', malĉastaj dorlotatoj,
    Kaj la juĝisto jam atendas vin,
    Ne aĉetebla per la or' kaj flatoj
    Li krimojn viajn antaŭvidas ĝis la fin'.
    Kaj jam al vi la kalumnia lango
    Ne helpos per la malhonesta ard',
    Kaj ne forlavos vi per via nigra sango
    La sanktan sangon de la bard'!
 
Traduko de la Rusa poemo "Смерть
поэта" de Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) en la
Germanan de Friedrich von Bodenstedt (*1819
- †1892).

 
  Traduko de la Rusa poemo "Смерть
поэта" de Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) en
Esperanton de Konstantin Gusev
(†1980-11-09).

Tiu ĉi poem-esperangigo troviĝas en la
retejo
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/morto_poetou.html.