Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Chang, Chiu Ling La akvofalo ĉina Arg-1989-945 2014-04-01 18:00 Manfred nur tiun aldonu
Hausmann, Manfred * Der Wasserfall Germana Arg-1900-945 2014-04-01 17:46 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred La akvofalo Esperanto 2013-12 Arg-1901-945 2014-03-19 15:12 Manfred nur tiun forigu

Manfred Hausmann,
La akvofalo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Blinde sin ĵetas purpur' akvofala
en la abismon tie ĉi.
Kaj disiĝas la ruĝo kaj pala
akvofumo eliĝas el ĝi.
 
De l' altej' nebulvualo
subeniĝas tie ĉi,
ĝi ruliĝas tra la valo,
de la arboj gutas ĝi.
 
Glime sur la ŝaŭm' ŝvebanta
estas arko el odor'
kaj la akvo estas bruanta
kvazaŭ tondro en la for'.
 
El la verdo de l' arbaro
rokoj supren levas sin.
La prafort' de l' vivantaro
bolas jen en la ravin'.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Wasserfall"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2013-12.