Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 73 * Die Frau ohne Beruf Germana Arg-1887-939 2013-11-28 15:13 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner La virino sen profesio Germana Arg-1888-939 2013-11-28 15:22 Manfred nur tiun forigu

N. N. 73,
La virino sen profesio

 
tradukita de Joachim Gießner
 
"Sen iu profesio', eldiras la pasporto.
Ĉu povas esti vere? Al mi ja mankas vorto.
Kaj fakte jen mi legas: "Sen iu profesio.
"Sed male, evidente utilas ŝi por ĉio.
Cerbumi nur kaj zorgi, labori por aliaj
ja estas profesio. Per pensoj, manoj siaj
matene ŝi komencas ĝis longe en la nokto,
por l'bono de la siaj. Ŝin ne kontrolas vokto.
Edzin', patrin', mastrino en familia domo
inkludas profesiojn sennombrajn de la homo.
Ŝi klare kompetentas tagtage por manĝaĵoj.
Pakisto ŝi fariĝas por famili-vojaĝoj.
Kirurgo, se en fingro pikiĝas dorn-doloro,
juĝisto en kvereloj kaj pro amara ploro.
Ŝi novtinkturas robojn, mantelojn eluzitajn,
genie ŝi financas monujojn tro streĉitajn.
Vivanta leksikono por ĉio en la mondo
kaj flikas la tolaĵon por ĉiu en la rondo.
Fabelojn ŝi rakontas, sen nur fariĝi laca,
kaj daŭre priatentas, ke l'domo estas paca.
Kuracas pupojn, estas eĉ dekoraciisto,
prizorgas la ĝardenon, kaj estas jen frizisto.
Nun tamen la presiston mi ne pli longe plagas,
ĉar multajn profesiojn ankoraŭ mi imagas
de inoj, kiujn kreis por l'ben' de l'homoj Dio.
Sed diras la pasporto: "Sen iu profesio".
 
Traduko de la Germana poemo "Die Frau ohne
Beruf" de N. N. 73 en la Germanan de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Pri la tradukinto Joachim Gießner troviĝas
informoj en la vikipedia paĝo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Giessner.