Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Do, ni trinkadu! Esperanto Arg-173-85 2003-11-11 19:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Ergo bibamus! Esperanto 1907 Arg-170-85 2003-11-10 08:49 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Ergo bibamus! Germana 1810 Arg-169-85 2003-11-10 08:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Do, ni trinkadu!

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Jen ni kunvenintaj kun laŭdinda vol',
Pro tio nun: do, ni trinkadu!
Tintadas la glasoj, silentas parol',
Pripensu ni: do, ni trinkadu!
Malnova ĝi estas kaj fortika dir',
Ĝi taŭgas por iu ajn plenkreska vir',
Kaj sonas eĥoe laŭ kora dezir',
Kunuloj nun: do, ni trinkadu!
 
2. La sorto forvokas min el via rond',
Kunuloj, ho! Do, ni trinkadu!
Foriras mi sen granda havo al mond',
duoble nun: do, ni trinkadu!
Ĉu avaregula amasas envi',
Do gajan junulon zorgigas neni',
ĉar unu l'alian ja helpas el ni:
Atestu per: do, ni trinkadu!
 
3. Pri la hodiaŭo, ĉu decas parol'?
Mi pensas nur: do, ni trinkadu!
Ŝanĝiĝo ja estas de l'mondo la rol',
Pro tio ja: do, ni trinkadu!
Eliras kunulo el urba pordeg',
La nuboj foriĝas pro suna la reg',
Jen ĝi la emblemo de nia ĝojeg',
Finkantu nun: do, ni trinkadu!
 
Traduko de la Germana poemo "Ergo bibamus!"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Mi, Manfredo Ratislavo (= Manfred Retzlaff),
ŝanĝis en tiu versio la tradukon de
Ludwig Emil Meier (= L. E. Meier) iomete
anstataŭigante la latinajn vortojn "ergo
bibamus" per "do, ni trinkadu!". La
tradukinto L. E. Meier estis lasinta tiun
latinan esprimon en sia traduko. Sed mi
pensis, ke estas eble pli konvene, ke la
teksto estu tute en Esperanto. Oelde, la
11-an de Novembro 2003.