zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF)
Querformat (PDF)
| [nur Standard-Exportformate zeigen]
weitere Exportformate: einfacher Text LaTeX LaTeX Querformat DVI DVI Querformat Postscript Postscript Querformat | [zum Buch hinzufügen] [Buch löschen] |
Verfasser [Vorname] | Titel | Sprache | Erscheinung | Kennung | letzte Änderung | Ansicht |
---|---|---|---|---|---|---|
Müller, Wilhelm | * Der Lindenbaum | Deutsch | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur diese hinzufügen |
Meier (kaj aliuloj), Ludwig Emil | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur diese hinzufügen | |
Meier, Ludwig Emil | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur diese entfernen |
Gießner, Joachim | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur diese hinzufügen |
Wilhelm Müller, |
übersetzt von Ludwig Emil Meier |
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo |
Jen staras la tili', |
En kies ombro dolĉe |
Revadis ofte mi. |
En ĝia ŝel' tranĉite |
Vidiĝas ama dir', |
Kaj daŭre min altiras |
Al ĝi la korsopir'. |
Hodiaŭ, ĉe noktmezo |
Mi pasis ĝin, migrul', |
Ho! Spite la malhelo |
Fermiĝis la okul'. |
Sed ĝiaj bonaj branĉoj |
Alvokis ŝajne min: |
"Alvenu, ho junulo, |
Ni repacigos vin!" |
Alblovis vent' malvarme |
Kun granda energi', |
Ĉapelon ĝi fortiris, |
sed ne turniĝis mi. |
Kaj nun, post kelka mejlo |
De interspaco, ho! |
Ankoraŭ bruas l'arbo. |
"Ĉe mi paciĝu do!" |
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Der Lindenbaum" von Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) ins Esperanto durch Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) in 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. |