Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Becher, Johannes R. * Schwarze Segel überm Bodden Germana Arg-1600-798 2013-01-30 22:08 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Nigraj veloj super la Bodeno Esperanto 2004-03-04 Arg-1601-798 | MR-423-1 2013-01-30 22:11 Manfred nur tiun forigu

Johannes R. Becher,
Schwarze Segel überm Bodden

 

Johannes R. Becher,
Nigraj veloj super la Bodeno

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Manchmal gehen Segel übers Land.   Foje iras veloj tra la land’,
Manchmal ziehen Boote über Wiesen.   foje jen boatoj sur herbejoj.
Schwarze Segel überm Hügelrand,   Nigraj veloj sur monteto-rand’,
und die Wiesen sind ein grünes Fließen.   kaj fluantaj estas la verdejoj.
 
Durch das Schilf, das leis im Wind sich wiegt,   Tra l’ fragmit’ en vent’ lulanta sin
Sind sie heimlich unserm Blick entglitten,   Estas ili kaŝe forglitintaj,
Und dann stehn die Segel wieder mitten   Staras jen la nigraj veloj pintaj
Auf dem Meer, schräg an den Wind geschmiegt.   Meze sur la mar’ en vent’ je l’ fin’.
 
Eine Mühle steht dort auf dem Hügel,   Muelilo tie sin vidigas,
Und ein schwarzes Segel steigt empor,   Kaj jen supreniĝas nigra vel’,
Und schon überschattet es die Flügel   La flugilojn ĝi jam surombrigas
Und zieht traumhaft hinter ihnen vor.   Sonĝe antaŭ la vesper-ĉiel’.
 
Wie verweht schiebt sich das Land zur Seite,   Sin forŝovas kvazaŭ forblovite
Und versonnen, abendlich besonnt,   Nun la lando kaj malfermas sin
Öffnet sich das Meer in seiner Weite ...   En vesper-sunbril’ la mar’ medite.
Schwarze Segel stehn am Horizont.   Jen nigraj veloj ĉe la vido-fin’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johannes R. Becher (*1891-05-22 -
†1958-10-11).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
strofon en la gazeto “Ostseezeitung”
(= Baltamara Gazeto), semajnfina eldonaĵo
de l’ 7./8. de Aŭgusto 2004, en la
artikolo “Darßer Gedichte ohne
Illusionen” (= Darsaj poemoj sen iluzioj)
de M. Schümann. Ĝi estas trovebla en la
poem-libro “Wolkenloser Himmel” (=
Sennuba ĉielo), eldonita en 2004 de s-ro
Jens-Fietje Dwars, eldonejo Quartus,
Germanio.
  Traduko de la Germana poemo "Schwarze
Segel überm Bodden" de Johannes R. Becher
(*1891-05-22 - †1958-10-11) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2004-03-04.

Bodeno, germana: Bodden, estas malprofunda
akvejo disigita de la maro per insuloj
aŭ terlangoj ĉe la bordo de la Balta
Maro en Meklenburgio kaj Pomerujo. Pri la
poeto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johannes_R._Becher.