Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La nokta vento Esperanto 1982 Arg-1355-674 | MR-161-1 2012-11-24 12:35 Manfred nur tiun forigu
Nikolaus Lenau * Der Nachtwind Germana Arg-1354-674 2012-11-24 12:29 Manfred nur tiun aldonu

Nikolaus Lenau,
La nokta vento

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La nokta vento ĉesintas
Susuri tie ĉi,
La birdo ekripozintas
Kviete apud ni.
 
La fora, febla fonteto -
Ĉar mutas tie ĉi -
Aŭdeblas en la kvieto,
Flustranta estas ĝi.
 
Nun, kiam ĉio silentas,
Mallaŭta rememer'
Vekiĝas - tion mi sentas -
Plorante en la for'.1)
 
Ke devas ĉio foriĝi,
Konata estas ĝi.
Aĥ, se nur povus mildiĝi
Anim-dolora ĉi!
 
Traduko de la Germana poemo "Der Nachtwind"
de Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1982.
 
1) aŭ:\\Revenas la memoro\\Mallaŭta kun
sonor'\\El la profunda koro\\ploranta en
la for'.