Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Richardt * Vuggevise Danish Arg-1319-657 2012-11-17 19:25 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lulkanto Esperanto 1987-02 Arg-1320-657 | MR-201-2 2012-11-17 19:29 Manfred nur tiun forigu

Christian Richardt,
Lulkanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Dormu, infaneto,
en cia lul-liteto!
Pelas for la muŝojn mi,
ke eksonĝu dolĉ ci;
dormu, infaneto!
 
En imago mia
korpet’ prosperas cia,
el la brakoj de l’ patrin’
vidas mi elkreski cin,
en imago mia.
 
Tion ne forgesu:
Memori ci ne ĉesu
pri l’ patrina zorg’ por ci;
preĝi cin instruis ŝi.
Tion ne forgesu!
 
Estu ci feliĉa!
Sed kiel roz’ dorn-riĉa
viv’ sen dornoj esta ne.
Prenas tiujn mi, por ke
estu ci feliĉa.
 
Kun ridet’ vekiĝu,
birdete ci gajiĝu!
Mola nest’ ŝirmanta cin
estas la patrin sin’;
Kun ridet’ vekiĝu!
 
Traduko de la Dana poemo "Vuggevise" de
Christian Richardt (*1831-05-25 -
†1892-12-18) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1987-02.

Mi, Manfred Retzlaff, tradukis tiun ĉi
poemon en Februaro de la jaro 1987 laŭ
la origina danalingva teksto.