Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto Arg-1299-644 2014-04-23 17:10 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Abendlied Germana Arg-1298-644 2014-04-23 17:16 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Surkampare iĝas
ree nun vesper',
milde subeniĝas1)
paco de l' eter'.
 
Nur de l' roko bruas
rivereta flu',
kaj la akvo fluas
ĉiam, ĉiam plu.
 
Ne haltgis iu
ĝin je l' tagofin',
kaj vesper' neniu
ripozigas ĝin'.
 
Mia kor', senlace
strebas ankaŭ vi,
vi ripozas pace,
nur se volos Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\pac' malsupreniĝas\\milde de l'
eter'.