Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Alpremu la vangon al mia vang' Esperanto Arg-1087-542 2010-05-27 09:07 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Lehn deine Wang' an meine Wang' Germana Arg-1086-542 2010-05-27 09:04 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Alpremu la vangon al mia vang'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Alpremu la vangon al mia vang',
Ke niaj larmoj kunfluu,1)
Kaj vian koron al mia kor',
Ke niaj flamoj unuu.2)
 
Se en la flamon enverŝas sin
De niaj larmoj fluo
Kaj se mi firmege brakumas vin
Mi mortas pro la am-ĝuo.
 
Traduko de la Germana poemo "Lehn deine
Wang' an meine Wang'" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

El la "Libro de la Kantoj", parto "Lirika
intermezo, I".
 
1) aŭ: Ke niaj larmoj kuniĝu,
2) aŭ: Ke l' flamoj unuiĝu.