Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 

Heinrich Heine,
Sur flugiloj de la kanto

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Vin kantflugile, kara,   Sur flugiloj de la kanto
mi portus de tie ĉi.   Al Gango vi lasu vin
Sur Ganges-bordo lokon   Forporti de via amanto
belegan ja scias mi.   Al plej bela lok´, karulin´.
 
Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas   Jen kuŝas en la lunbrilo
en lunlumita kviet',   Floranta lotus-ĝarden´,
la lotusfloroj atendas   Aperas en la trankvilo
je l' kora fratinet'.   Sorĉigaj feinoj jen.
 
Violoj ridetas, kisas,   Karese la violetojn
rigardas el stela ĉiel',   Subridi jen aŭdas vi,
fabelojn odorajn rozoj   Rakontas odorajn sekretojn
flustras al si ĉe orel'.   La rozoj inter si.
 
Spionas la piaj, saĝaj   Gazeloj alsaltas maltime,
gazeloj, saltas kun baŭm',   Mallaŭte nur tra la aer´
la sankta river' lontane   Aŭdigas de malproksime
susuras per sia ŝaŭm'.   Susuro de l´ sankta river´.
 
Kaj tie ni por ripozo   Ni volas ekkuŝi tie,
kuŝos sub alta palm',   En arbareto sub palm’
kaj trinkos amon, pacon   Ripozi kaj am-ebrie
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.   Sonĝadi en nokta kalm’.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

 
  Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

El la „Libro de l´ Kantoj“, lirika
intermezo.