Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 
tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Vin kantflugile, kara,
mi portus de tie ĉi.
Sur Ganges-bordo lokon
belegan ja scias mi.
 
Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
en lunlumita kviet',
la lotusfloroj atendas
je l' kora fratinet'.
 
Violoj ridetas, kisas,
rigardas el stela ĉiel',
fabelojn odorajn rozoj
flustras al si ĉe orel'.
 
Spionas la piaj, saĝaj
gazeloj, saltas kun baŭm',
la sankta river' lontane
susuras per sia ŝaŭm'.
 
Kaj tie ni por ripozo
kuŝos sub alta palm',
kaj trinkos amon, pacon
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).