Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Robert T. Odeman * Der kluge Gärtnersmann [-] Germana Arg-1065-534 2010-04-13 16:18 Manfred nur tiun forigu
Adolf Sproeck Saĝa ĝardenisto Esperanto Arg-1066-534 2010-04-12 23:17 Manfred nur tiun forigu

Robert T. Odeman,
Der kluge Gärtnersmann

 

Robert T. Odeman,
Saĝa ĝardenisto

 
    tradukita de Adolf Sproeck
 
Argiope-informo:   Kontraŭ ĝardenista maniero
La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.   mi surverŝas plantojn de l' ĝardeno
Supozeble la aŭtoro decidis tion.   per konjako, rumo kaj biero.
    Planto vivas en ebria sveno.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Robert T. Odeman (Bürgerlicher Name:
Martin Hoyer, *1904-11-30 - †1985-01.14).

Angaben über den Verfasser Robert T.
Odeman siehe unter
http://de.wikipedia.org/wiki/Robert_T._Odeman.
  Kial agas tiel mi mistere?
    Multajn tio ege interesas:
    Kuracisto mia tre severe
    ĉian alkoholon malpermesas.
 
    "Via manĝo estu vegetara,
    tiam repuriĝos korpo via."
    La afero estas tute klara.
    Mi nun vivas laŭ ordono lia.
 
    Tial mi depost semajnoj bone
    la ĝardenon speciale malsekigas,
    manĝas ĝiajn fruktojn laŭordone.
    La doktoron tio tre mirigas:
 
    "Tiu kazo estas tre malklara.
    Kvankam tute laŭ ordono mia
    via manĝo estas vegetara,
    pli ol iam estas vi ebria..."
 
    Traduko de la Germana poemo "Der kluge
Gärtnersmann" de Robert T. Odeman
(Bürgerlicher Name: Martin Hoyer,
*1904-11-30 - †1985-01.14) en
Esperanton de Adolf Sproeck (*1890 -
†1978-03-25).

Tiu ĉi Esperantigo troviĝis presita en
la revuo "La Praktiko", n-ro 11 (361),
31-a jaro, novembro 1967. Vidu ankaŭ la
retan poem-kolekton www.literaturo.dk
sub http://www.literaturo.dk/valdemaro.htm.
Pri la tradukinto Adolf Sproeck troviĝas
informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Adolf_Sproeck.