Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Augustin Wibbelt * So mögg ick sien! Germana Arg-1016-517 2010-02-22 10:58 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Tia mi volus esti! Esperanto Arg-1017-517 2012-07-20 20:12 Manfred nur tiun forigu

Augustin Wibbelt,
Tia mi volus esti!

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Serena volus esti mi,
samkiel tiu tag‘,
klarpensa kaj sen emoci‘,
sen iu kontraŭ-ag‘.
 
Ĝojigas min ĉe l‘ vojo-rand‘
de l‘ floroj la kolor‘.
Sub la ĉiel‘ la varma land‘
abundas da gren-or‘.
 
Am-riĉa volus esti mi
por ĉiu aliul‘.
Fariĝu, kiel volos Di‘!
Mi estu ĝojemul‘.
 
Traduko de la Germana poemo "So mögg ick
sien!" de Augustin Wibbelt (*1862-09-19
- †1947-09-14) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Profesoro d-ro Hans Taubken, estrarano de
la societo "Augustin Wibbelt", afable
permesis al mi, Manfred Retzlaff, per
retletero de l' 30.04.2008 la enretigon
de miaj tradukoj de poemoj de Augustin
Wibbelt. Vidu ankaŭ la retejon de la
societo "Augustin Wibbelt":
http://www.muenster.org/wibbelt/.