Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Heinrich Christoph Hölty * Frühlingslied Germana Arg-996-508 2014-05-01 10:13 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Printempa lido Esperanto 1984-07 Arg-998-508 2013-02-26 15:15 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Printempa lido Esperanto 1984-02-28 Arg-997-508 | MR-72-1 2014-05-01 09:00 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Heinrich Christoph Hölty,
Printempa lido

 
tradukita de Richard Schulz
 
Aero blua, verda val'!
Invitas nin herbej-regal'.
Floretoj Majaj floras.
Primola bunt'
Natura punt'
La grundon pli dekoras.
 
Nun venu la amant' de l' Maj',
Ekĝoju pri la mondo kaj
La Dia patra amo;
Estigis ĝi
Kun harmoni'
La arbon en ornamo.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingslied"
de Ludwig Heinrich Christoph Hölty (Holtjo,
Ludoviko Henriko Kristofo, *1748-12-21 -
†1776-09.01) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
tradukon en la "Vestfaliaj Flugfolioj",
n-ro 61, kiujn eldonis siatempe s-ro
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco). Pri
Richard Schulz troviĝas informoj en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.