Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al la naturo Esperanto 2008-12-11 Arg-936-482 | MR-473-01 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun aldonu
Hans Erik Jensen Al la naturo Esperanto Arg-937-482 2008-12-11 10:21 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg * An die Natur Germana Arg-935-482 2008-12-12 21:06 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu Stolberg-Stolberg,
Al la naturo

 
tradukita de Hans Erik Jensen
 
Vi naturo, sankta, kara,
laŭ la vojo via klara
gvidu min per via mano,
estu do al ni ekrano.
 
Laca, kara amikino,
kuŝas mi ĉe via sino,
suĉas ĝojon plej ĉielan,
lulas min en dorman belan.
 
Amas mi vin kiel infano,
iras nur ĉe via mano
laŭ la vojo via klara,
vi naturo, sankta, kara!
 
Traduko de la Germana poemo "An die Natur"
de Friedrich Leopold Stolberg, Graf zu
Stolberg-Stolberg (*1750-11-07 -
†1819-12-05) en Esperanton de Hans
Erik Jensen (†1973-06-18).

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝas
en la kantlibro "Esperanto-Sangbogen",
eldonita 1941 de Dana Esperanto-Asocio
kaj Dansk Esperanto-Selskab, n-ro 27.
S-ano Lars Kromann [Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, lars.ev@get2net.de]
transprenis ĝin en sian poem- kaj
kant-kolekton "www.esperantonia.dk". Vidu
la retejon http://www.esperantonia.dk/allanaturo.htm.