Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Kurta cirkvito kun sekvoj Esperanto Arg-830-418 2007-06-17 17:49 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Neye * Kurzschluss mit Folgen Germana Arg-827-418 2007-06-17 17:50 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Neye,
Kurta cirkvito kun sekvoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Du dratoj unu al alia
amiĝis, sen kontakto ia;
ĉar izolitaj pro prevent',
ke ne okazu akcident'.
 
La pluso-drato tre deziris
kaj ankaŭ la minus' sopiris,
amegon sentis jen la plus'
kaj same ankaŭ la minus'.
 
Envente ili eksusuris,
ŝancelis sin kaj ekmurmuris,
kontakton celis pro la am',
la amo brulis kiel flam'.
 
La izolaĵo jam loziĝis
en kelkaj lokoj kaj deiĝis.
Subite, kvazaŭ en moment'
kuniĝis ambaŭ por am-sent'.
 
Sekurigiloj trabruliĝis,
la tuta lando malheliĝis,
kaj tio de la travivaj'
teknika estis rezultaĵ'.
 
Traduko de la Germana poemo "Kurzschluss
mit Folgen" de Heinrich Neye (*1913-02-27
- †2002-07-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).