Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Adolf Burkhardt   tradukita de Guido Holz
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele   1. La luno nun ekhelas,
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele   Steletoj oraj belas
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.   En la ĉiela klar';
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;   L'arbaro nigra revas,
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas   Kaj el herbejo levas
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'   Mirige sin nebula mar'.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo   2. Silenta estas mondo
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo   Kaj en krepuska rondo
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.   Hejmecas kun favor'!
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso   Similas kalman ĉelon,
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso   En kiu vi kverelon
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.   De l'tago dorme pelu for.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone   3. Ĉu vi la lunon konas?
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;   Aspekto nur duonas,
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':   Sed rondas ĝi en bel'.
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas   Do ankaŭ estas multo,
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas   Loganta al insulto,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.   Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj   4. Ni homoj tiel vantaj
........................   pekuloj nur, mizeraj;   Ja estas nur pekantaj,
........................   ne multon scias ni.   Malvasta nia sci';
........................   Ni teksas iluziojn   Ĥimerojn ni eltrikas,
........................   kaj serĉas multajn sciojn   Ni multe artifikas
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.   Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi   5. Vidigu, Dio, savon,
........................   la Savon, ne plu fidi   Pasem' ne veku ravon,
........................   vantaĵojn de l' pasem'!   Ne ĝoju ni pro glor'!
........................   Nin faru simpl-animaj,   Fariĝu malafektaj
........................   infane Dio-timaj   Ni kaj al vi respektaj,
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!   Infane gaju nia kor'!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,   6. Vi gracu, sen ĉagreni
........................   el mond' nin volu preni   El mondo nin forpreni
........................   per milda morto for.   Al fin' per milda mort'!
........................   Nin tiam al ĉielo   Kaj post forpren' fidele
........................   venigu, al la celo:   Hejmigu nin ĉiele,
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!   Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!   7. Kuŝiĝu do kun pio
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,   Vi en la nom' de Dio,
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.   Jam fridas nokta vent'.
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,   Per punoj, Di', ne ĝenu,
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace   Per dolĉa dorm' nin benu,
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.   Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Adolf
Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Guido
Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.