Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner * Noktmeza sun' Esperanto Arg-748-380 2007-01-12 19:38 Manfred nur tiun forigu

Joachim Gießner,
Noktmeza sun'

 
Vesperas la tago, krepuskas ĉiel',
kaj alte ekbrilas jen stelo post stel'.
Ĉu vintro, somero, sur mont' aŭ ĉe l'mar',
laŭ leĝo eterna ruliĝas la jar'.
 
Kaj pasas la tempo en sudo kaj nord'
laŭ kosmaj reguloj, laŭ senfina ord'.
Feliĉa la hom', kiun gvidas fortun'
al norda somero, al meznokta sun'.
 
La ŝipo alvenas en nordnorda fjord',
fiŝistaj dometoj ĉirkaŭe sur bord'.
Malfrue vespere sur pinto de mont'
vagadas rigard' ĝis la marhorizont'.
 
Ne horon ĝis fino de l'tag' daŭros nur,
sed pompas ĉiel' en bluruĝa purpur'.
Radiojn brulflavajn en luma kolor'
elĵetas la suno, ĉiela dekor'.
 
Kaj ĝi, la reĝino de l'tag' kaj ĉiel',
ĝi super la mar' ŝvebas kvazaŭ fabel'
kaj flamspeguliĝas sur mara surfac',
rakontas al hom' pri la plej alta grac'.
 
Dum laŭdas apude plengorĝe la merl'
jubile la lumon per ĝojkanta perl',
formikoj sin plagas en streĉa labor',
utilas favoron de lumplena hor'.
 
Ekgrimpas la sun' jam por novtaga rond'
kaj portos la lumon jen ĉirkaŭ la mond'.
Ruĝfajraj nubstrioj ŝanĝiĝas al flav',
ĉarmega mirakla kolorluda rav'.
 
Feliĉa la hom', kiun gvidas fortun'
al norda somero, al meznokta sun'.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).