Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr nur tiun forigu
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden Germana Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovita

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz
 
Mi foje arbaron   Mi vagis sola
Promene eniris,   En la arbar’.
Kaj serĉi nenion   Nenion serĉi
En penso deziris.   Jen mia far’.
 
Mi vidis, en ombro   Enombre vidis
Jen staras floreto:   Floreton mi.
Steleto lumanta   Lumanta stelo,
Aŭ blu-okuleto.   Okulvizi’.
 
Mi volis ĝin ŝiri,   Al mi plukonta
Sed plore ĝi diras:   Jen ĝia vort’:
"Ĉu por ke mi velku,   „Ĉu ke mi velku
Vi tial min ŝiras?"   Al frua mort’ ?“
 
Do mi ĝin elfosis   Mi ĝin elfosis
Kun radikareto,   Kun la radik’
Kaj portis al mia   Ĝin portis domen
Ĝarden' ĉe l' dometo.   Al la larik’.
 
En loko trankvila   Replantis tie
Plantite karese,   Ĝin en la fru’.
Ĝi kreskas, burĝonas,   Ĝi nun kreskadas
Kaj floras senĉese.   Kaj floras plu.
 
Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
traduk-version en la interreto, en la
retejo de s-ano Don Harlow, en
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/parnaso/,
precize sub
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/
iteraturo/Poezio/parnaso/trovita.html
.
  Traduko de la Germana poemo "Gefunden" de
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.