Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Julianna Vas--Szegedi * Post vintro Esperanto 2005-04 Arg-619-306 2005-05-04 09:50 Manfred nur tiun forigu

Julianna Vas--Szegedi,
Post vintro

 
Vekiĝas la natur’, printempon atendas.
Branĉetoj verdiĝas malvigle kaj treme,
sed ilin jam tuŝis la ĉiel’ senteme,
odoranta venteto supren etendas.
 
Kreskas floretoj, ŝajnas kolora kovril’
sub blua ĉiel’. Birdoj kantas senĉese,
gejunuloj interbrakumas karese,
promenadas duope en dolĉa trankvil’.
 
Vekiĝas arboj kaj bestoj, eĉ la Tero,
varmiga lumo, kiel majesta tuko
sin sternas, kaj ĝermas la nova espero.
 
La morto kaj la nasko daŭre alternas,
la homoj foj-foje falas kaj ekstaras,
sed la benita Vivo ĉiam eternas!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Julianna Vas--Szegedi, publikigita
2005-04.

Origine verkita en Esperanto de s-ino
Julianna Vaz-Szegedi, Tiszafüred, Hungario