Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Bona konsilo Esperanto 1983-01-29 Arg-590-291 | MR-031-2 2012-12-26 21:46 Manfred nur tiun forigu
Theodor Fontane * Guter Rat Germana Arg-589-291 2005-02-09 16:24 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Fontane,
Bona konsilo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Somere dum mateno
Ekmigru en la fru’!
Forfalos la ĉagreno,
Malĝojos vi ne plu.
 
Serena blu’ de l’ ĉielo,
La koron eniĝas ĝi,
Samkiel la Dia fidelo
Tegmentas super vi.
 
Ĉirkaŭas flor-ornamo
Kaj spikoj ĉie ĉi,
Kaj estas, kvazaŭ la amo
Kuniras apud vi.
 
Hejmecon ĉio sentigas
Samkiel ĉe l’ patrin’,
Kaj alten eksvingigas1)
L’animo gaje sin.
 
Traduko de la Germana poemo "Guter Rat"
de Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983-01-29.
 
1) aŭ pli konforme al la originalo: Kaj
super l’alaŭdon svingigas