Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Düpjohann * Dat Wiägekrüüs Basgermana 2004-10-13 Arg-550-272 2005-09-18 12:07 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La vojkruco Esperanto Arg-551-272 2005-01-17 13:54 Manfred nur tiun forigu

Joseph Düpjohann,
La vojkruco

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se renkontas vi voj-krucon,
vi ekhaltu, preĝu vi;
ĉiu strat’ en via vivo
venas sole ja de Di’.
 
Kruc’ dum via vivo-vojo
ofte ege premas vin;
kaj ĝemante ĝin portante
multaj ne eltenas ĝin.
 
Same kiel Li la dornan
kronon portis kun sufer’,
prenu vian krucon vi sur
via vojo sur la Ter’.
 
Vojo-krucoj estas signoj,
starigitaj por honor’
de ĉi tiu, kiu estas
de la mondo la Sinjor’.
 
Tial antaŭ vojo-kruco
manojn interplektu vi;
preĝu, ke benitan finon
grace donu al vi Di’.
 
Traduko de la Basgermana poemo "Dat
Wiägekrüüs" de Joseph Düpjohann
(Ostenfelder Str. 28, D-59302 Oelde,
Germanio, *1930-10-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).