Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana 1846 Arg-479-240 2004-06-02 11:33 Manfred nur tiun aldonu
Emil Pfeffer La ruĝaj teksistoj Esperanto 1929 Arg-481-240 2004-05-24 22:44 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La Sileziaj teksistoj Esperanto 2004-05-31 Arg-489-240 | MR-347-2-1 2004-06-02 11:46 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
La Sileziaj teksistoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante
Sidadas teksistoj jen, ne plorante:
Ni teksas trioblan malbenon por vi
En vian morttukon, Malnov-Germani’.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Dio, al kiu pro nia
Mizero ni preĝis en kredo pia;
Ja vane esperis, atendis ni,
Nin mistifikis kaj trompis Li.
Ni teksas, ni teksas.
 
Malbenon al tiu ĉi reĝ’ de l’ riĉuloj,
Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,
Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,
Kiel hundojn nin pafmortigigas li.
Ni teksas, ni teksas.
 
Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,
Kie nur prosperas la koterio,
Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)
Kie regas de l’ putro la odor’ -
Ni teksas, ni teksas!
 
Navedo flugas kaj krakas teksil’,
Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –
Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)
Enteksas trioblan malbenon ni,
Ni teksas, ni teksas.
 
Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-05-31.

Esperantigo laŭ la dua germanalingva
teksto, kiu estis – kun la rimarkigo
“de la poeto reviziita” - eldonita en
1846 de H. Püttmann en la volumo “Album.
Originalpoesien” (= “Albumo. Originaj
poeziaĵoj”). [Laŭ interreta informo
de l’ 27.05.2004 de la Instituto Heinrich
Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne Tilch.]
 
1) Kie frue rompatas ĉiu flor’,
2) Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,\\Trioblan
malbenon enteksas ni.