Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Abram Kofman Iliado Esperanto Arg-2293-1136 2015-04-26 22:23 Manfred nur tiun forigu
Ὅμηρος * Ἰλιάδος Αʹ greka Arg-2292-1136 2015-04-26 22:24 Manfred nur tiun forigu

Ὅμηρος,
Ἰλιάδος Αʹ

 

Ὅμηρος,
Iliado

 
    tradukita de Abram Kofman
 
Μῆνιν ἄειδε θεὰ Πηληϊάδεω Ἀχιλῆος   Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
οὐλομένην, ἣ μυρί᾿ Ἀχαιοῖς ἄλγε᾿ ἔθηκε,   ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
πολλὰς δ᾿ ἰφθίμους ψυχὰς Ἄϊδι προΐαψεν   Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
ἡρώων, αὐτοὺς δὲ ἑλώρια τεῦχε κύνεσσιν   De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
οἰωνοῖσί τε πᾶσι· Διὸς δ᾿ ἐτελείετο βουλή,   Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso —
 
ἐξ οὗ δὴ τὰ πρῶτα διαστήτην ἐρίσαντε   De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
Ἀτρεΐδης τε ἄναξ ἀνδρῶν καὶ δῖος Ἀχιλλεύς.   La ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.
ίς τ᾿ ἄρ σφωε θεῶν ἔριδι ξυνέηκε μάχεσθαι;   Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?
Λητοῦς καὶ Διὸς υἱός· ὃ γὰρ βασιλῆϊ χολωθεὶς   Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,
νοῦσον ἀνὰ στρατὸν ὄρσε κακήν, ὀλέκοντο δὲ λαοί,   Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj,
 
οὕνεκα τὸν Χρύσην ἠτίμασεν ἀρητῆρα   ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.
Ἀτρεΐδης· ὃ γὰρ ἦλθε θοὰς ἐπὶ νῆας Ἀχαιῶν   Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago
λυσόμενός τε θύγατρα φέρων τ᾿ ἀπερείσι᾿ ἄποινα,   Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,
στέμματ᾿ ἔχων ἐν χερσὶν ἑκηϐόλου Ἀπόλλωνος   Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,
χρυσέῳ ἀνὰ σκήπτρῳ, καὶ λίσσετο πάντας Ἀχαιούς,   La malproksimen ĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis,
 
Ἀτρεΐδα δὲ μάλιστα δύω, κοσμήτορε λαῶν·   Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn:
"Ἀτρεΐδαι τε καὶ ἄλλοι ἐϋκνήμιδες Ἀχαιοί,   “Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! La dioj,
ὑμῖν μὲν θεοὶ δοῖεν Ὀλύμπια δώματ᾿ ἔχοντες   Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui
ἐκπέρσαι Πριάμοιο πόλιν, εὖ δ᾿ οἴκαδ᾿ ἱκέσθαι·   Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.
παῖδα δ᾿ ἐμοὶ λύσαιτε φίλην, τὰ δ᾿ ἄποινα δέχεσθαι,   Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, 20
 
ἁζόμενοι Διὸς υἱὸν ἑκηϐόλον Ἀπόλλωνα."   Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan.”
Ἔνθ᾿ ἄλλοι μὲν πάντες ἐπευφήμησαν Ἀχαιοὶ   Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron
αἰδεῖσθαί θ᾿ ἱερῆα καὶ ἀγλαὰ δέχθαι ἄποινα·   Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.
ἀλλ᾿ οὐκ Ἀτρεΐδῃ Ἀγαμέμνονι ἥνδανε θυμῷ,   Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;
ἀλλὰ κακῶς ἀφίει, κρατερὸν δ᾿ ἐπὶ μῦθον ἔτελλε·   Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace: 25
 
"Μή σε, γέρον, κοίλῃσιν ἐγὼ παρὰ νηυσὶ κιχείω   “Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj
ἢ νῦν δηθύνοντ᾿ ἢ ὕστερον αὖτις ἰόντα,   Larĝaj, nun — pro malrapido aŭ poste — pro la reveno:
μή νύ τοι οὐ χραίσμῃ σκῆπτρον καὶ στέμμα θεοῖο·   Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.
τὴν δ᾿ ἐγὼ οὐ λύσω· πρίν μιν καὶ γῆρας ἔπεισιν   Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos
ἡμετέρῳ ἐνὶ οἴκῳ ἐν Ἄργεϊ, τηλόθι πάτρης, [30   Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo, 30
 
Verkinto de tiu ĉi greka poemo estas
Ὅμηρος.

Tiu ĉi eposo estas rete legebla en
http://www.ae-lib.org.ua/texts-c/homer__iliad__gr.htm#01.
  Traduko de la greka poemo "Ἰλιάδος
Αʹ" de Ὅμηρος en Esperanton de
Abram Kofman (*1865 - †1940).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://uea.org/vikio/index.php/Iliado_-_1-a_ĉapitro.
Pri la tradukinto vidu la vikipediejonn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Abram_Kofman.