Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
William Auld * Vi estas maro Esperanto Arg-2184-1085 2014-08-06 14:06 Manfred nur diese entfernen
Manfred Retzlaff Du bist ein Meer Deutsch Arg-2185-1085 2014-08-06 14:02 Manfred nur diese hinzufügen

William Auld,
Vi estas maro

 
Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj;
sur via sino hula min kavigas
ventegoj aŭ min lulas zefirpeloj ...
Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ĝojas sur l' ondaro:
mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro ..
 
Verfasser dieses Esperanto-Gedichtes ist
William Auld (*1924-11-06 - †2006-09-11).

Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/William_Auld.