Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ammorto Esperanto 2014-07-16 Arg-2180-1083 2014-07-17 17:32 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann * Liebestod Germana Arg-2179-1083 2014-07-17 17:47 Manfred nur tiun aldonu

Manfred Hausmann,
Ammorto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho Plejaltulo, kiu vi la ondojn
ordonas sur la mar' de l' eterneco,
ekaŭdu mian plej sekretan peton!
 
Se iam dum la nokto mia brusto
korbatojn sentas kaj sopiron trinkas
de l' ĝeme sin donanta amatino,
nin ambaŭ levu, min kaj la ardantan,
sur bordon de fantoma ŝipo via.
Kaj lasu nin forŝvebi en malhelan
nenion, nin ambaŭ ĉirkaŭbrakumantajn,
mortemajn, senkonsciajn nin, malpezajn.
 
Traduko de la Germana poemo "Liebestod"
de Manfred Hausmann (*1898-09-10 -
†1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014-07-16.