Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Funebre kovras la krepusko valon Esperanto Arg-2054-1014 2014-05-19 22:51 Manfred nur tiun forigu
Richard Wagner * O du mein holder Abendstern Germana Arg-2053-1014 2014-05-19 22:55 Manfred nur tiun forigu

Richard Wagner,
O du mein holder Abendstern

 

Richard Wagner,
Funebre kovras la krepusko valon

 
    tradukita de Antoni Grabowski
 
Arie aus der Oper "Tannhäuser"   Ario el la opero "Tannhäuser"
 
Wie Todesahnung Dämm rung deckt die Lande,   Funebre kovras la krepusko valon,
umhüllt das Tal mit schwärzlichem Gewande;   etendas nokto nigran la vualon.
der Seele, die nach jenen Höhn verlangt,   Deziras supren flugi la anim',
vor ihrem Flug durch Nacht und Grausen bangt.   sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim'.
Da scheinest du, o lieblichster der Sterne,   Jen vi aperas , stelo la plej kara!
dein Sanftes Licht entsendest du der Ferne;   De malproksimo fluas lumo klara,
die nächt'ge Dämm rung teilt dein lieber Strahl,   disigas ombron ĉarma la radi',
und freundlich zeigst du den Weg aus dem Tal.   amike montras la vojon al mi.
O du, mein holder Abendstern,   Ravite, ho vespera stel',
wohl grüsst' ich immer dich so gern:   mi vin salutas sur ĉiel';
vom Herzen, das sie nie verriet,   kaj de fidela mia kor'
grüsse sie, wenn sie vorbei dir zieht,   ŝin vi salutu en tiu hor',
wenn sie entschwebt dem Tal der Erden,   kiam ŝi flugos de la tero
ein sel'ger Engel dort zu werden!   al anĝelar' en supra sfero.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Richard Wagner.

La teksto de tiu ario troviĝas en
http://classicalmusic.about.com/od/
lassicalmusictips/qt/O-Du-Mein-Holder-Ab
ndstern-Lyrics-And-Text-Translation.htm
.
Vidu ankaŭ:
http://opera.stanford.edu/Wagner/Tannhauser/akt3.html
kaj
http://www.klavier-noten.com/liszt/o-du-mein-holder-abendstern.htm.
Vidu ankaŭ:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tannhäuser_(opero).
Pri la verkinto Richard Wagener vidu la
vikipediejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Richard_Wagner.
  Traduko de la Germana poemo "O du mein
holder Abendstern" de Richard Wagner en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.