Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri

Saluton, karaj geamikoj!

Mia nomo estas Manfred Retzlaff, kelkfoje mi nomas min en Esperanto ankaŭ Manfredo Ratislavo, kaj mi volas pere de tiu ĉi reta datumbenko, kiun faris por mi mia filo Max-Gerd, konigi al vi miajn Esperantigojn de poemoj, precipe germanaj, kiujn mi provis fari dum la lastaj dudek jaroj.


Mi intencas - kiel mi intertempe jam faris - enmeti ankaŭ tradukojn de poemoj, kiujn faris aliuloj. Sed unue mi volas enmeti nun miajn proprajn poem-traduko-provojn. Certe ne estas ĉiuj bonaj kaj senriproĉaj tradukoj, kaj mi petas vin, karaj legantoj, ke vi komuniku al mi miajn erarojn kaj viajn plibonigo-proponojn. Ĉiam mi enmetis ankaŭ la originajn versiojn kaj - se ekzistas kaj estas konataj al mi - ankaŭ tradukversiojn de aliuloj aŭ tradukojn en aliajn lingvojn.


Bedaŭrinde ne permesis al mi kelkaj malmultaj aŭtoroj respektive ties heredantoj, ke mi publikígu la originajn versiojn – kaj kelkfoje eĉ ne miajn proprajn tradukojn!.Tiuj ja troviĝas en la datumbenko, sed ne estas eble al vi ilin rigardi. Pri tio mi emas min senkulpigi, sed vi certe povos kompreni, ke mi devas respekti la volon de la koncerna aŭtoro resp. aŭtorino. Mi baris ankaŭ provizore kelkajn tradukojn. nome tiujn, de kies aŭtoroj aŭ rajt-posedantoj mi ankoraŭ ne ricevis permeson de publikigo. Tiuj rajtoj ja validas nuntempe ĝis 70 jaroj post la forpaso de la aŭtoroj.


Oni povas libere kunmeti la diversajn versiojn unu apud la aliaj.en laŭplaĉa sekvo kaj elpresi tiujn kunmetaĵojn en la PDF- aŭ POSTSCRIPT- formato, ankaŭ sur kver- aŭ altformataj Din A4-paper-folioj. Mi emas konsili al vi, ke vi uzu iun el tiuj du formatoj por la elpresado; ĉar ili estas farataj pere de la kompost-sistemo LaTeX, kies eligo ŝajnas al mi multe pli plaĉa ol la simpla elpreso de la normala TTT-paĝar-aspekto. Do bonvolu elprovi ĝin kaj komuniki al mi, ĉu vi estas kontentaj aŭ ne.

Io pri mi mem

Mi loĝas en la urbeto Oelde en federacia lando /Nordrhein-Westfalen /de Germanio kaj okupas min pri Esperanto proksimume ekde la jaro 1972. Poemojn mi provas esperantigi ekde 1976, komence nur kelkajn porinfanajn kantojn kaj poemetojn por miaj tri, tiutempe ankoraŭ malgrandaj infanoj. Poste mi kuraĝis traduki ankaŭ poemojn de konataj germanaj poetoj kaj eĉ alilingvajn, ĝis nun preskaŭ pli ol kvarcent, el kiuj ĉiuj certe ne estas tre bonaj. Sed prijuĝu mem!


Cetere, mia plumnomo Manfredo Ratislavo ne estu vera kaŝnomo, ĝi estu nur Esperantigo de mia propra nomo; ĉar tiu – almenaŭ la familia nomo - ja ne estas bone elparolebla por alilingvaj Esperantistoj. Per Ratislavo mi elektis formon, kiu proksimas al la origina slava formo de mia familia nomo.


Manfred Retzlaff, 6. Decembro 2003